Edmondo de Amicis
LA HAJLO

En pura blank' ĝi krake sin subĵetas,
batas sur grundo, sur arbtrunkoj, branĉoj,
bruas laŭ griza voj' per akraj tranĉoj,
frapas, transkapas, rulas sin, saltetas,

tegmentojn vipas, defluilojn skuas,
semaĵojn verdajn forbalaas dure,
resaltas de l' terasoj kaj surmure
splitiĝas, vazojn, vitrojn rompas, truas,

amasas ĉie, blanke ĉion tegas,
sed lante cedas la koler' kaj bruo:
ĝi tra l' batita laca aero strekas.

Nun ree, eĉ pli krude ĝi senbridas,
kaj poste — muto. Super la detruo
perfide la ĉielo pura ridas.